Bonvenon en nian blogon!

Esperanto-Societo de Oulu estas la loka klubo por esperantistoj en la nordfinna ĉefurba regiono kaj por aliaj esperantistoj. (Vidu filmon de la lingvo en Esperantomondo!)

Vi trovos la plej gravajn informojn pri loka kaj alia esperantista aktivado ĉi tie. Ni ne havas propran oficejon, sed vi povas kontakti nin skribante, telefone kaj retpoŝte (vidu ligilojn flanke).


FONDAĴO IVO LAPENNA

Groendalsvej 30, DK-2000 Kopenhago F., Danio; lapenna@mail.dk

Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987)

Mondfama sciencisto. Profesoro de Internacia Juro ĉe la Universitato de Zagreb, Jugoslavio. Eksperto ĉe la Packonferenco en Parizo, 1946. En 1947/48 advokato-konsilisto, Albanio kontraŭ Britio, antaŭ la Internacia Kortumo en Hago. Membro de pluraj gravaj jursciencaj institutoj de la mondo. "Profesoro de Kompara Sovetia kaj Orienteŭropa Juro" ĉe la mondfama kaj prestiĝa The London School of Economics and Political Science, Universitato de Londono. Invitita kiel gastprofesoro en multnombraj universitatoj kaj jursciencaj institutoj en ĉiuj mondopartoj, i.a. Harvard kaj Yale. Granda verkisto en pluraj lingvoj. Eminenta violonĉelisto. Unu el la plej grandaj humanistoj de la mondo. Konata kiel "la arkitekto kaj la konstruinto de la moderna Esperanto-Movado". ”Dum preskaŭ 60 jaroj la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ties kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof”. 1952-1975: La iniciatinto kaj kunfondinto de "Centro de Esploro kaj Dokumentado” (CED), ĝia Honorofica Direktoro. 1952-1954: Grandaj kampanjoj lige kun la Peticio al UN/Unesko, kronitaj per la gravaj konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kaj per la fama Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954 en Montevideo. Lige al tiu unika sensacio ĉe Unesko - la plej granda mejloŝtono de la Esperanto-Movado - miloj da artikoloj estis publikigitaj en la monda gazetaro. Post Montevideo ĉiuj gravaj atingoj de la Esperanto-Movado estas sekvo de tiu mejloŝtono. La Esperanto-Movado povas danki al la elstara personeco kaj la multflankaj talentoj de Ivo Lapenna, ke ĝi tiel mirinde sukcesis. I.a. li estis - kaj daŭre estas - la plej elokventa kaj karisma oratoro de la Esperanto-Movado. Ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj li estis unu el la plej grandaj oratoroj. 1955-1974: Dum 9 jaroj Ivo Lapenna estis ĝenerala sekretario de UEA kaj dum 10 jaroj ĝia prezidanto. Ĝis sia lasta spiro Ivo Lapenna daŭrigis sian laboron por la Internacia Lingvo, Esperanto, same dinamisme kaj same energie kiel ĉiam en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof.

VIDU PLI!

Videoj de Prof. D-ro Ivo Lapenna vi povas vidi flanke en Kulturo

28.5.2009

Stanislawa Mehtonen (Nowak) forpasis

Stanislawa Mehtonen 1928-2009

S-ino Stanislawa Mehtonen (Nowak) forpasis 7.5. 2009 en Oulu. Sxi naskigxis
5.1.1928 en Lodz (Pollando). Stanislawa lernis Esperanton en sia hejmurbo antaux
UK de Varsovio 1959.

Dum la la kongreso sxi renkontis finnan esperantiston, Allan Mehtonen. Ili
enamigxis. Poste juna polino veturis al Finnlando, en kiu ili geedgxigxis. Al
ili naskigxis du infanoj, Eeva kaj Paavo, kiuj estas denaskaj esperantistoj.

Stanislawa ege sxatis Finnlandon, sed sxi ne forgesis sian hejmlandon
auxskultante elsendojn de Pola Radio kaj regule telefonante al sia fratino.

S-ino Mehtonen kune kun sia edgxo partoprenis al okazajxoj esperantaj kaj sxi
havis multe da amikoj en Esperantujo.

Dum jardekoj S-ino Stanislawa Mehtonen estis aktiva estraranino de
Esperanto-societo de Oulu.

Ni, oulu-anaj esperantistoj, kondolencas familion Mehtonen pro forpaso de via
kara Stanislawa.

Erkki Röntynen

9.4.2008

Paula Niinikorpi kaj Robert Bogenschneider vizitis nian grupon en oulua biblioteko







Sabato 9.5.2009

1. Erkki, Robert kaj Paula
2. Paula, Robert, Auli, Erkki kaj Aira
3. Robert kaj Paula

Esperantistoj de nia regiono kolektiĝas ĉiusabate je la 12.00 en la oulua biblioteko por diskuti en esperanto.








Foto: Robert Bogenschneider

Robert Bogenschneider estas UEA-delegito por Pori kaj Paula Niinikorpi estrarano kaj librotenisto de EAF kaj FEJO.

9.3.2008

Nova estraro de EAF

Prezidanto: Tuomo Grundström
Vicprezidanto: Päivi Saarinen
Sekretario: Tiina Oittinen
Estraranoj: Börje Eriksson, Taneli Huuskonen, Paula Niinikorpi kaj Markku Saastamoinen
Vicestraranoj: Arvo Karvinen, Jukka Laaksonen kaj Vilorg Teräväinen


7.2.2008

Novaĵoj 1

27 svisaj parlamentanoj subskribis legxproponon favore al Esperanto
===================================================================

La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de
UEA fare de svisaj parlamentanoj (en novembro 2007) havas tre pozitivajn
sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por
Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (cxefe Mireille
Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon,
agnoskon je sxtata nivelo.

Antaux kvin tagoj, la 21-an de februaro en 2008, legxpropono estis
submetita en la kantono (sxtato) de Neusxatelo kun subskribo de
27 parlamentanoj el diversaj partioj. La legxpropono listigas interalie
tiujn punktojn: sxtatnivele informadi pri esperanto, utiligi gxin en
diversaj oficialaj dokumentoj (tradukoj), en turismo loka (prospektoj),
ebligi kaj subteni la instruadon de la lingvo laux nedeviga formo.

Gazetara konferenco okazos en CDELI la 4-an de marto 2008 kun kelkaj el
la 27 deputitoj, kun la cxeesto de Mireille Grosjean, kunprezidantino,
kaj Stefano Keller, sekretario de Svisa E-Societo, SES. Detala raporto
kaj traduko de tekstoj aperos post la konferenco.

Franclingva artikolo pri la evento legeblas jam tie: http://uri.fi/JD/
La Esperanta versio baldaux aperos.

Largxskala dissendado de gazetara komuniko sciigas la svisan
jxurnalistaron, amaskomunikilojn pri la evento.

Stefano Keller, SES
Bona blogo de hungara amiko, vidu...
Gyurci (Djurci) Bacher (blogo)