Turistvojaĝo al Bona Espero
Martin Häggström (Svedio)
La bieno-lernejon ”Bona Espero” en Brazilo mi vizitis ĉi-vintre. Ĝi situas en altebenaĵo 230 km norde de la ĉefurbo Brasília. La vojaĝo estis organizita de Esper¬antotur en Bydgoszcz kaj daŭris unu monaton ekde meza decembro. Mi partoprenis malgrandan grupon de ses personoj, kiun gvidis la UEA-estrarino Barbara Pietrzak. Krom Bona Espero ni ankaŭ vizitis la urbegojn Brasília kaj Rio de Janeiro.
Esperantistoj ĉe gastdomo en Bona Espero
Bona Espero estis fondita en 1957 de brazilaj esper-antistoj kiel sociala institucio por infanoj, kaj ekde 1974 la paro Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia estis ĉefaj prizorgantoj. Ili evoluis Bonan Esperon al moderna lernejo-internulejo, kie multaj infanoj el malbonaj kondiĉoj inkluzive orfoj ricevis edukadon en familia rondo. Sed tiu unikaĵo en la Esperanto-mondo nun estas en fazo de ŝanĝiĝo. La bezono de tiu tipo da institucio ne estas tiom granda kiel antaŭe pro la evoluo de la brazila socio, kaj ĉi-vintre loĝis tie nur tri infanoj. Brazilaj esperantistoj nun diskutas restrukturigon de Bona Espero por evolui ĝin al vera Esperanta Kultur-Centro.
Vidaĵo el Bona Espero trans la savano al Morro Baleia (Monto Baleno)
Nia vizito en Bona Espero estis ero de tiu evoluo. Antaŭe multaj eksterlandanoj vizitis kiel laborantaj volontuloj, sed ni estis la unua vera turist-grupo. Ni ĝuis tri-semajnan restadon en tre afabla etoso. Multaj brazilanoj, interalie kelkaj antaŭe tie loĝintaj infanoj, vizitis la bienon dum la kristnaska kaj novjara festoj. Ankaŭ la antaŭa pola televida ĵurnalisto Roman Dobrzyński estis en Bona Espero. Li multfoje vizitis kaj konatigis Bonan Esperon per televidprogramoj kaj libro. Por ni li estis sperta gvidisto kaj instruisto.
Situanta en la brazila savano je alteco de ĉirkaŭ 1200 m la klimato estas milda. Dum nia norda vintro tie estas pluvsezono, kio signifas ke la savano iĝas verda kun multaj floroj kaj birdoj. Ne pluvas la tutan tempon kaj la suno ofte kaj forte brilas. En la ĝardeno maturiĝas mangoj kaj bananoj sed troviĝas ankaŭ aliaj fruktoj. Bona fonto donas puran akvon, kaj preskaŭ ĉiu-tage mi naĝis en la akvorezervujo aŭ en proksimaj riveroj. Bona Espero havas propran akvofalon je piedira distanco, kaj en la regiono situas nacia parko kun multaj akvofaloj kaj aliaj vidindaĵoj.
Akvofalo en Rio Mulungú sur la tereno de Bona Espero
En Bona Espero troviĝas riĉa kolekto de la Esperanta literaturo. Kiam pluvis mi legis el tiu kolekto, kaj vespere ni ofte rigardis filmojn kun komentarioj en la lingvo internacia. Speciala memorindaĵo estis kiam brazila paro, kiuj intencas komenci novan vivon en Bona Espero, invitis nin al ilia nupto en tao-inspirita templo najbara.
Mi esperas ke estos sukcesa la transformiĝo al Kultur-Centro, kie esperantistoj el diversaj mondopartoj povos veni. Mi ja tre ĝuis la restadon en Bona Espero, kaj esperas ke ankaŭ aliaj havos tiun eblecon. La vojaĝo finiĝis per kelktagaj vizitoj en Brasília kaj en Rio de Janeiro gvidataj de spertaj lokaj esperantistoj.
Flordekorita Zamenhof ĉe Bona Espero
Ni kore dankas Martin pri ĉi tiu artikolo !
grupon de aktivuloj de la lingvo internacia Esperanto, kreita de la pola lingvisto,
d-ro L.L. Zamenhof.
Klaku la ligilon sube...
http://www.tbv.com.br/inc/interno.php?cm=98565&cs=32&ci=6
Paul Gubbins: Kiel verki por la gazetaro (kompleta) from Universala Esperanto-Asocio on Vimeo.
Aini Vääräniemi: Morsealfabeton kaj Esperanton-evento
Morsealfabeton kaj Esperanton-evento okazis en Taivalkoski en la vilagxo Metsäkylä en la lasta semajno de julio. Estis 14 partoprenantoj el Taivalkoski, Helsinki kaj Rauma. Radioamatoran parton gvidis Asko Perho el Rauma, esperantan parton gvidis Aini Vääräniemi. Venis du esperantaj kontaktoj, al Rusio kaj Cxehxio kaj finnlingvaj kaj anglalingvaj kontaktoj al diversaj partoj de Finnlando kaj al Rusio, Estonio, Germanio kaj Svedio.