VT kaj AT




Aŭtunaj Tagoj 6.–7.9.2014 en Iisalmi


Temo: Naturo kaj kulturo
TranoktejojHotelo Seurahuone, Savonkatu 24 aŭ amasloĝejo
La Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos en Iisalmi 6.–7.9.2014. Venu jam vendrede (pro manko de noktaj trajnoj el la sudo), kiam estas programeroj de antaŭ-AT kaj se eblas al vi, restu al post-AT en dimanĉo. Pliaj informoj de kontaktpersonoj.

Programo


/!\ ŝanĝoj eblas!
Sabato 6.9.2014

07.00–
Matenmanĝo.

09.30–11.00
Ekiro de hotelo Seurahuone al rondirado en Iisalmi: akvoturo, lagobordo, la plej malgranda trinkejo de la mondo.

11.30–12.00
Malfermo de la Tagoj. Libroservo malfermita. Prezentado de Esperanto en Seurahuone.

12.00–13.30
Lunĉo.

13.30–14.30
Prelego de Reino Eriksson pri fabeloj de Eero (Ii)Salmelainen.

14.30–18.00
Ekskurso al Sonkajärvi: akvomuelilo, muzeo de subĉiela mino Jyrkkä ktp. Kafo kaj gustumado de Esperanto-kolbaso.

18.00–19.30
Paŭzo post alveno al la hotelo Seurahuone.

19.30–
Komuna vesperumo kun koncerto de Asorti. Vespermanĝo en la restoracio de Seurahuone.


Dimanĉo 7.9.2014

08.00–09.30
Matenmanĝo.

09.30–10.30
Prelego de Olli Pajula: Vivo en la universo.

10.30–11.00
Libroservo.

11.00–15.00
Kultura rondveturo, dumvoje lunĉo. Gvidado finne de loka ĉiĉerono Ilkka Kauppinen kaj esperante de Reino Eriksson. Atelieroj de la skulptistoj Erkki Rytkönen (lignaĵoj) kaj Anu Matilainen, pejzaĝoj de Juhani Aho kaj lia fiŝkapteja ŝtoneto

15.00–15.30
Fermo de la Tagoj kaj kafo en Iisalmi (KulttuuriArtos). – Bonan hejmvojaĝon!

Aliĝo kaj kontaktpersonoj


Bonvolu sendi la aliĝilon al la EAF-oficejo de Helsinki aŭ se vi volas aliĝi rete, uzu la adreson eafmendoj (at) esperanto.fi. Krome pagu la kotizon al la konto de la Asocio uzante la referencnumeron. Notu, ke estas tre grave fari ambaŭ: kaj pagi kaj sendi la aliĝilon por ke ni organizantoj sciu, kiu volas kion dum la Aŭtunaj Tagoj.
Kun eventualaj demandoj vi povas turni vin al la sekretario de EAF, Tiina Oittinen, kaj alOnni Kauppinen en la Esperantoklubo de Iisalmi. La kasisto de EAF, Tiina Kosunen, prizorgas pri la aliĝiloj kaj pagoj.
Kontaktinformoj de la sekretario kaj kasisto de EAF estas sur paĝo Estraro. Onni Kauppinen estas plej rapide kontaktebla per telefono +358 500 813 530.
BONVENON!





























































































Vintraj tagoj 2014 en Turku

la 8-an de marto 2014 – la 9-an de marto 2014
Vintraj Tagoj de EAF en Turku 2014 estos aranĝitaj kunlabore kun la loka membroasocio Esperanto-societo en Turku. La ejo estos praktike meze de la urbo. En la programo estos krom la jarkunveno aktualaj aferoj en formo de publika prelego kaj diskuto kaj kompreneble turismaj vizitoj al famaj vidindaĵoj de la urbo. La preparoj komenciĝis kaj detaloj aperos plej eble baldaŭ. – Bonvenon!


Aŭtunaj Tagoj en Tornio-Haparanda-Pajala - Syyspäivät pohjoisessa 10.-11.9.2011

Laponia lumo - Lapin lumo

Vendredo/Perjantai 9.9.2011
21.05/21.23 Ekveturo el Turku/Helsinki per nokta trajno. Lähtö Turusta/Helsingistä yöjunalla.
Sabato/Lauantai 10.9.2011
8.20 Alveno al stacidomo en Tornio, buso atendas Juna saapuu Tornioon, bussi odottaa
9.30 Duhora rondveturo kun ĉiĉerono en Tornio-Haparanda Tornio-Haaparannan kahden tunnin opastettu kiertoajelu
12.00 Lunĉo kaj enĉambriĝo en hotelo Tornion Kaupunginhotelli Lounas ja majoittuminen Tornion Kaupunginhotelliin
14.00 Prelego: Laponoj Luento Lapin alkuperäisasukkaista
15.00 Prelego: La plurlingvismo en Laponio kaj Nordbotnio Lapin ja Norrbottenin monikielisyys
16.00 Kafo. Kahvi.
16.30 Libertempo internacie: du ŝtatoj, duobla urbo Vapaasti ja kansainvälisesti: kahden valtion kaksoiskaupunki
19.00 Vespermanĝo en la hotelo. Illallinen hotellissa.
20.30 Vesperumo liberprograme. Vapaamuotoista illanviettoa kaupungilla tai hotellissa.


Dimanĉo/Sunnuntai 11.9.2011

8.30 Matenmanĝo en la hotelo. Hotelliaamiainen.
9.30 Ekveturo al tuttaga ekskurso, celo Pajala. Lunĉo kaj kafo survoje. Lähtö Pajalan retkelle. Lounas ja kahvi matkan varella.
18.00 Alveno al Tornio, kie vespermanĝo memstare. Saapuminen Tornioon, illallinen omatoimisesti (ei kuulu pakettiin).
21.19 Noktaj trajnoj al Helsinki/Turku. Yöjunat Helsinkiin/Turkuun.




Vintraj Tagoj en Tampere 12.-13.3.2011


Aliĝoj  
Programo
Alvoko al jarkunveno
(Klaku la vortojn supre!) 


Kunvenejo: Hotelo Cumulus, Koskikatu 5, Tampere
Dum Vintraj tagoj en Tampere ni festos la lokan esperantosocieton Antaŭen pro 90-jariĝo per ekspozicio kaj historietoj, vizitos Laboristan muzeon Werstas, ricevos informojn pri eblecoj lerni esperanton en Finnlando, partoprenos kunvenojn de membrosocietoj de EAF kaj kompreneble dimanĉe la jarkunvenon de EAF mem.
Vintraj tagoj komenciĝos sabate 12.3. je 11.00 per prezento de esperanto al la granda publiko: Esperanto en nuksoŝelo. Ek de 12.00 la partoprenantoj povos registriĝi ĉe akceptejo kaj viziti libroservon. La malfermo de la tagoj okazos je 13.00 kaj la programo tiam daŭros per prelegoj pri la temo de la tagoj kaj pri aktualaĵoj de Esperantujo.
Dimanĉe okazos la jarkunveno de la asocio – grava ebleco influi la agadon de la asocio dum la jaro kaj dum venontaj jaroj. Posttagmeze ni ekskursos al Laborista muzeo Werstas kaj finos la tagojn post la muzea vizito en Kafejo Nostagia je 15.00.
Bonvenon!

Esperanto en nuksoŝelo –prezento sabate 12.3. je 11.00
SENPAGA ENIRO
Aĉeteblas la finnlingva versio de la internacia lernolibro de Stano Marček Esperanto per rekta metodo.
Ekspozicio pri la 90 jaroj de la Esperanto-societo Antaŭen.


Kontaktuloj:
Programo, jarkunvenaj aferoj, kunvenĉambroj ktp:
Tuomo Grundström, Tiina Oittinen, Päivi Saarinen
Aliĝoj: Päivi Saarinen
Kontaktinformoj de Tuomo, Tiina kaj Päivi en la paĝo estraro.
Lokaj kontaktuloj (tranoktoj aliloke en Cumulus, vojaĝeblecoj, informoj pri Tampere ks.:
Tapani Aarne, tapani.aarne @ mbnet.fi, tel. 050 524 5823
Sylvia Hämäläinen, sylvia.h @ kolumbus.fi, tel. 050 321 4313