Esperanto-Societo de Oulu fondiĝis en 1978. La celo de la societo estas plikonatigi la internacian lingvon esperanto. La Societo estas membro de Esperanto-Asocio de Finnlando.
La societo aranĝas regulajn renkontiĝojn, ankaŭ kun vizitantaj esperantistoj. La membroj de la societo renkontas ĉiusabate en kafejo de ĉefa biblioteko de Oulu je la 12.00, Adreso: Kaarlenväylä 3.
